Graveco de integra vivo by spirajn

View this thread on steempeak.com
· @spirajn ·
$12.49
Graveco de integra vivo
## Pripenso por fortikeco anima en malfacilegoj sociaj
![leather-jacket-690316_1920.jpg](https://ipfs.busy.org/ipfs/QmW57A2197TGwGc46uzyDaSBZ2LyMrL2STj8Ez2dywCSpe)
bildofonto

Probable multaj el vi jam scias ke mi loĝas en Venezuelo, kaj la bedaŭrindaj novaĵoj pri la sociaj, politikaj, ekonomiaj situacioj de mia lando estas vaste (kaj varme) konataj nuntempe. Min iom tedas la konstanta veanta parolado pri ĉi tiaj kondiĉoj, unue ĉar ĝi malmulte helpas en la bezonata solvado je niaj problemoj, sed ankaŭ (kaj ĉefe) tial ke tia parolado senpotencigas nin, la suferantojn, antaŭ tiuj teruraj kondiĉoj.

Memvideble konstanta informado estas ĉiam tre utila por solvi sociajn problemojn, sed ĝi tute malsimilas al la senĉesa kaj senutila esprimado je niaj ĉagrenoj kaj malfeliĉoj. Tiu lasta nur ĵetas al nia realo plian malfortecon. Fakte, oni alkroĉiĝas des pli radike al sia propra malforto, ju pli ade oni esprimas malsaĝe sian malfeliĉon, ĉar tiel oni masonas sian ĉiutagan vivon per brikoj de veado.

En ĉi tiama mallonga mesaĝo mi deziras kunhavigi al vi, miaj legantoj, iun el miaj plej brilaj kaj signifplenaj malkovroj pri la fortikeco anima meze de l' malfeliĉo; kio estas pli necesa en teruraj kondiĉoj (kiel la venezuelaj) kiuj grandamplekse superas niajn personajn kapablojn.

Miaj amikoj eksterlandaj ofte demandas al mi kiel mi povas resti “stabila” malgraŭ la malgajaj kaj ŝtormaj situacioj en kiuj mi troviĝas neeviteble implikita ĉiutage. Komence, oni sciu ke homo posedas tiun bonŝance utilan kapablon alkutimiĝi eĉ al plej malagrablaj vivkondiĉoj. Aferoj kiuj por miaj eŭropaj amikoj ŝajnas ia nekredebla netolerebla infero (aŭ terurfilmo), por mi estas nur ĉiutaga vivo. Sed krom alkutimiĝo —kiu povus iĝi ankaŭ pravigilo por daŭrigi stagnan mediokran vivon— mi posedas alian ilon: **integra vivo**.

![tea-lights-2611196_1920.jpg](https://ipfs.busy.org/ipfs/QmSrBVULuTA2VqxpcoMNRWJcdfG7XQm1Bf1WJT6gnw1zD7)
bildofonto

En ĉia ajn malfeliĉa vivkondiĉo la ekzisteco estas minacata ĉiutage je kripligo. Oni devas sindediĉi tute al urĝaĵoj: savi la vivon, ekhavi manĝaĵojn, foreviti murdistojn, konservi siajn malmultajn posedaĵojn, ktp. Se tiu vivofluo daŭras multe da tempo oni alkutimiĝas al vivo reduktita, mizera.

Mi estas tute konvinkita ke, eĉ en plej malbonaj kondiĉoj, oni povas fari _ion_ por pliampleksigi la limojn de sia vivo, kaj por atenti sin plej integre. Tial, mi subtenas ian vitalan principon: **“ĉiam havi vivon integran”**; tio estas, havi vivon en kiu la diversaj partoj de la memo estas atentataj kun respondeco kaj ĝentilo.

Tial mi ĉiutage penas doni lokon al korpa ekzercado, trankvila meditado, ripozo, inteligenta laboro kaj eĉ iomete da amuzo. La rezultato estas ke, meze de teruraj kondiĉoj, mia korpo daŭras plej sana laŭeble, mia menso plej trankvila kaj stabila kaj, pri miaj ekonomiaj kondiĉoj, almenaŭ mi povas aserti ke mia vivmaniero donas al mi esperon de estonta pliboniĝo.

Jes, vivo de venezuelano fluas tra flamoj de socia korupteco, mizero ekonomia kaj konfliktoj politikaj. Sed eĉ en infero oni povas iĝi respondeca pri siaj propraj agoj.

Estu spirite, korpe kaj ekonomie respondeca, suferanta amiko... tio vin puŝos en pli agrablajn situaciojn.

![gif-bildo pri naturo](https://media.giphy.com/media/3og0IIB0CrEPomHBYs/giphy.gif)
bildofonto

Vi povas diskonigi miajn tekstojn en viaj sociretpaĝoj kaj retejoj; sed bonvolu sciigi mian aŭtorecon kaj ankaŭ la fonton de la teksto per ligilo al mia blogo.
~Spirajn Senpretend~

[Steemit][steemit spirajn]
[Busy][busy spirajn]
[DTube][dtube spirajn]
[Facebook SS][fejsbuko sona sewi]
[Twitter SS][tvitero sona sewi]

[steemit spirajn]: https://steemit.com/@spirajn
[busy spirajn]: https://busy.org/@spirajn
[dtube spirajn]: https://d.tube/#!/c/spirajn
[fejsbuko sona sewi]: https://www.facebook.com/sonasewiwile
[tvitero sona sewi]: https://twitter.com/sona_sewi
👍  , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , and 51 others
properties (23)
post_id73,613,146
authorspirajn
permlinkgraveco-de-integra-vivo
categorylife
json_metadata{"community":"busy","app":"busy\/2.5.6","format":"markdown","tags":["life","esperanto","mindset","health","busy"],"users":["spirajn"],"links":["https:\/\/pixabay.com\/photos\/leather-jacket-scarf-sunglasses-690316\/","https:\/\/pixabay.com\/photos\/tea-lights-hand-church-light-2611196\/","https:\/\/media.giphy.com\/media\/3og0IIB0CrEPomHBYs\/giphy.gif","https:\/\/steemit.com\/@spirajn","https:\/\/busy.org\/@spirajn","https:\/\/d.tube\/#!\/c\/spirajn","https:\/\/www.facebook.com\/sonasewiwile","https:\/\/twitter.com\/sona_sewi"],"image":["https:\/\/ipfs.busy.org\/ipfs\/QmW57A2197TGwGc46uzyDaSBZ2LyMrL2STj8Ez2dywCSpe","https:\/\/ipfs.busy.org\/ipfs\/QmSrBVULuTA2VqxpcoMNRWJcdfG7XQm1Bf1WJT6gnw1zD7","https:\/\/media.giphy.com\/media\/3og0IIB0CrEPomHBYs\/giphy.gif","https:\/\/cdn.steemitimages.com\/DQmPzmYYPdYjVreTykSvV6fkrppJs69BdTtsegfRGwbWaS6\/Logoo%20Spirajn%20Blanka%20kunfone-eta-180px.png","https:\/\/cdn.steemitimages.com\/DQmast41L7QDpdVUNkYGC2bGA3PMC7W5bz4FpWjwFcdWtQA\/Afisxo-sona_sewi_frazo.png"]}
created2019-04-23 21:54:21
last_update2019-04-23 21:54:21
depth0
children1
net_rshares24,880,979,266,464
last_payout2019-04-30 21:54:21
cashout_time1969-12-31 23:59:59
total_payout_value9.390 SBD
curator_payout_value3.097 SBD
pending_payout_value0.000 SBD
promoted0.000 SBD
body_length4,704
author_reputation11,277,743,744,431
root_title"Graveco de integra vivo"
beneficiaries[]
max_accepted_payout1,000,000.000 SBD
percent_steem_dollars10,000
author_curate_reward""
vote details (115)
@steemitboard ·
Congratulations @spirajn! You have completed the following achievement on the Steem blockchain and have been rewarded with new badge(s) :

https://steemitimages.com/60x70/http://steemitboard.com/@spirajn/voted.png?201904232308

You received more than 1000 upvotes. Your next target is to reach 2000 upvotes.

_You can view [your badges on your Steem Board](https://steemitboard.com/@spirajn) and compare to others on the [Steem Ranking](http://steemitboard.com/ranking/index.php?name=spirajn)_
_If you no longer want to receive notifications, reply to this comment with the word_ `STOP`

###### [Vote for @Steemitboard as a witness](https://v2.steemconnect.com/sign/account-witness-vote?witness=steemitboard&approve=1) to get one more award and increased upvotes!

properties (23)
post_id73,618,456
authorsteemitboard
permlinksteemitboard-notify-spirajn-20190424t003932000z
categorylife
json_metadata{"image":["https:\/\/steemitboard.com\/img\/notify.png"]}
created2019-04-24 00:39:30
last_update2019-04-24 00:39:30
depth1
children0
net_rshares150,417,769
last_payout2019-05-01 00:39:30
cashout_time1969-12-31 23:59:59
total_payout_value0.000 SBD
curator_payout_value0.000 SBD
pending_payout_value0.000 SBD
promoted0.000 SBD
body_length828
author_reputation38,705,954,145,809
root_title"Graveco de integra vivo"
beneficiaries[]
max_accepted_payout1,000,000.000 SBD
percent_steem_dollars10,000
author_curate_reward""
vote details (1)